Takeda (klano)

Mon (Familia simbolo) de la Takeda-klano

Takeda (japane: 武田) estas nomo de japana klano.

En la jaro 1130 la samurajo Minamoto Yoshikiyo (mortis en 1145), kiu loĝis en la loko Takeda en la japana provinco Hitachi, estis ekzilita al la provinco Kai kun sia filo Kiyomitsu (mortis en 1168). Iliaj posteuloj rapide disvastiĝis tra la tuta provinco. Parto de ili alprenis la nomon Takeda.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search